La novaj vestoj de la reĝo
(El Anderson.)
* * * * *
Antaŭ multaj jaroj
vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian
tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj,
nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri
siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia
reĝo oni ordinare diras: "Li estas en la konsilanejo", oni tie ĉi
ĉiam diradis: "La reĝo estas en la vestejo."
En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje; ĉiun
tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj
diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur
povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas
eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo, havas
la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia ofico aŭ estas tro malsaĝa, ĝi restas nevideblaj.
"Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj!" pensis la reĝo;
"havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por
la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la
ŝtofo devas tuj esti teksita por mi!" Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj
grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.
Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras,
sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj
kaj postuladis la plej delikatan silkon kej la plej bonan oron. Tion ĉi ili
metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj
eĉ ĝis profunda nokto.
"Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!"
ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas
malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis
kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi
alian personon, por vidi, kiel la afero staras. ĉiuj homoj en la tuta urbo
sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis
vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.
"Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan
ministron!" pensis la reĝo, "li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo
elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol
li!"
Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu
la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio,
helpu al mi!" ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn,
"mi nenion povas vidi!" Sed li tion ĉi ne eldiris.
La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj
demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. ĉe tio ĉi ili
montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por
malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis.
"Mia Dio!" li pensis, "ĉu mi estas malsaĝa?
tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! ĉu mi ne taŭgas por
mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon!"
"Nu, vi ja nenion diras!" rimarkis unu el la
teksantoj.
"Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma!" diris la maljuna
ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. "Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi
koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!"
"Tre agrable al ni!" diris la ambaŭ teksistoj kaj
nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro
atente aŭskultis; por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj
tiel li ankaŭ faris.
Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro,
kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis an sian propran
poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis
labori super la malplenaj teksiloj.
La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por
revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li
tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la
malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.
"Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo?" diris la
trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.
"Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve
mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas
tion ĉi lasi rimarki!" Tial li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj
certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. "Jes,
ĝi estas rava!" li diris al la reĝo.
ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.
Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la
teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la
ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj
trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.
"Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris ambaŭ
honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj!"
kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la
aliaj kredeble vidas la ŝtofon.
"Kio tio ĉi estas!" pensis la reĝo, "mi ja
nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! ĉu mi estas malsaĝa? ĉu mi ne taŭgas kiel
reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre
bela", diris tiam la reĝo laŭte, "ĝi havas mian plej altan
aprobon!" Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan
teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li
havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj
aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo: "Ho, ĝi ja estas tre
bela!" Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi
belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. "Rava,
belega, mirinda!" ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre
ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon
de sekretaj teksistoj de la kortego.
La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj
pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. ĉiuj povis vidi, kiel
okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris
mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj
tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris:
"Nun la vestoj estas pretaj!"
La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj,
kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris:
"Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj
tiel plu. ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion
portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!"
"Jes!" diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis
vidi, ĉar nenio estis.
"Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti viajn plej
altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Rega Moŝto tie ĉi antaŭ la
spegulo vestos la novajn."
La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris,
kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis
pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas -
tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto - kaj la reĝo sin turnadis kaj
returnadis antaŭ la spegulo.
"Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili
sidas!" ĉiuj kriis, "Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de
granda indo!"
"Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni
portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado!" raportis la ĉefa
ceremoniestro.
"Nu, mi estas en ordo!" diris la reĝo. "ĉu ĝi
ne bone sidas?" Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar
li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.
La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto,
eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj
tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion
vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj
homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: "Ho, ĉielo, kiel
senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian
belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!" Neniu volis lasi
rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus
terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.
"Sed li ja estas tute ne vestita!" subite ekkriis
unu malgranda infano. "Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco!"
diris la patro; kaj unu al la alia murmuretis, kion la infano diris.
"Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano,
kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita!"
kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke
la popolo estas prava; sed li pensis: "Nun nenio helpos, oni devas nur
kuraĝe resti ĉe sia opinio!" Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la
ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.
* * * * *